Domingo Faustino Sarmiento

Domingo Faustino Sarmiento
Persona informo
Domingo Faustino Sarmiento
Naskiĝo 14-an de februaro 1811 (1811-02-14)
en San Juan
Morto 11-an de septembro 1888 (1888-09-11) (77-jaraĝa)
en Asunciono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per congestive heart failure vd
Tombo Tombejo Rekoleta vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Partio Partio Unueciga vd
Subskribo Domingo Faustino Sarmiento
Familio
Patrino Paula Zoila Albarracín Irrazábal de Sarmiento vd
Gefratoj Bienvenida Sarmiento • Procesa del Carmen Sarmiento vd
Edz(in)o Benita Martínez Pastoriza vd
Infanoj Ana Faustina Sarmiento vd
Profesio
Okupo politikistoverkistoĵurnalistomilitistodiplomatohistoriisto vd
Aktiva en Bonaero vd
Aktiva dum 1834– vd
Verkado
Verkoj Facundo ❦
Recuerdos de Provincia ❦
Q55832747 ❦
Q111798687 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Domingo Faustino Sarmiento (15-a de februaro 1811 - 11-a de septembro 1888) estis argentina aktivulo, intelektulo, verkisto, ŝtatisto kaj la sepa Prezidento de Argentino. Lia verkaro enhavis larĝan gamon de ĝenroj kaj temoj, el ĵurnalismo ĝis membiografio, al politika filozofio kaj historio. Li estis membro de grupo de intelektuloj, konataj kiel la generacio de 1837, kiu havis grandan influon sur deknaŭajarcenta Argentino. Li temis precipe pri instruaj temoj kaj ankaŭ estis grava influo en la literaturo de la regiono.

Domingo Faustino Sarmiento, prezidento kaj elstara pro sia dediĉo al la publika eduksistemo de Argentino.

Sarmiento kreskis en malriĉa sed saĝe aktiva familio kiu prepariĝis por multo da liaj estontaj plenumoj. Inter 1843 kaj 1850 li estis ofte en ekzilo, kaj verkis en kaj Ĉilio kaj en Argentino. Lia plej granda literatura atingo estis Facundo, nome kritiko fare al Juan Manuel de Rosas, kiun Sarmiento verkis laborante por la gazeto El Progreso dum sia ekzilo en Ĉilio. La libro alportis lin pli ol nur literaturan rekonon; li dediĉis siajn klopodojn kaj energion al la lukto kontraŭ diktaturoj, specife kontraŭ tiu de Rosas, kaj kontrastis kleran Eŭropon - mondo kie, por liaj okuloj, demokratio, sociservoj, kaj inteligenta penso estis aprezita - kun la barbarismo de la gaŭĉoj kaj aparte la kaŭdiloj, la senkompataj potenculoj de deknaŭajarcenta Argentino.

Kiel prezidanto de Argentino de 1868 ĝis 1874, Sarmiento pledis inteligentan penson - inkluzive de eduko por infanoj kaj virinoj - kaj demokration por Latinameriko. Li ankaŭ ekspluatis la ŝancon modernigi kaj evoluigi trajnsistemojn, poŝton, kaj ampleksan edukan sistemon. Li pasigis multajn jarojn en ministeriaj postenoj ĉe la federaciaj kaj ŝtataj niveloj por kio li vojaĝis eksterlanden kaj ekzamenis aliajn edukajn sistemojn.

Sarmiento mortis en Asunciono, Paragvajo, en la aĝo de 77 pro koratako. Li estis entombigita en Bonaero. Hodiaŭ, li estas respektata kiel politika noviganto kaj verkisto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search